Anda kreko
Anda kreko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anas andium (Sclater kaj Salvin, 1873) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Anda kreko (Anas andium) estas specio de anaso de Sudameriko. Kiel ĉe aliaj membroj de la grupo de la plaŭdanasoj kaj ĉe aliaj krekoj, ankaŭ tiu ĉi apartenas al la tre diversa genro Anas; pli precize ĝi estas unu el la "veraj" krekoj de la subgenro Nettion.[1]
Distribuado
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas limigita al altaj teroj de Andoj de Kolombio, Venezuelo kaj Ekvadoro. Ĝi loĝas ĉe fluakvaj humidejoj, prefere ĉe habitatoj marĉaj al riveroj. Konsiderinte ties ampleksan teritorion kaj surlokan abundon, ĝi ne estas konsiderata minacata fare de la IUCN.[2]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Temas pri birdo tre simila al la Flavbeka kreko, nome temas pri anaso kun malhebruna kapo kiu montras tre fajnan punktecon, kaj ĝenerale helgrizaj al sablokoloraj subaj partoj kun tre malgrandaj malhelaj makuloj en brusto; la dorso estas malhelbruna kun nigreca makuleco ĉefe al malsupra dorso. La vosto estas mallonga. La kruroj estas malhelgrizaj kaj same la beko (kiu distingas la specion el la parenco). La speguleto estas nigraverda kun oranĝaj kaj blankaj bordoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ analizoj de DNA tiu specio estas plej simila al tiu tre diferencaspekta Nordamerika kreko.[3] Krom la konfuziga rilataro kun la krekoj de kapoj ruĝverdaj, ili kune ĉefe similas al radiado de kreko al la Hinda Oceano.
Tradicie estas agnoskataj la jenaj du subspecioj:
- Merida kreko, Anas andium altipetens (Conover, 1941) – altaj teroj de nordokcidenta Venezuelo kaj apudaj partoj de Kolombio.
- nomiga subspecio, Anas andium andium (Sclater & Salvin, 1873) – altaj teroj de Kolombio kaj Ekvadoro.
Tiu specio kaj la Flavbeka kreko estas foje konsiderataj sampecifaj laŭ la nomo Makulkreko (A. flavirostris), sed pli kaj pli la taksonomiistoj traktas ambaŭ kie distinga specio. Kiam oni disigas ilin, la scienca nomo A. flavirostris estas limigita al la Flavbeka kreko.[4]
Notoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Accordi, Iury Almeida & Barcellos, André (2006): Composição da avifauna em oito áreas úmidas da Bacia Hidrográfica do Lago Guaíba, Rio Grande do Sul [Bird composition and conservation in eight wetlands of the hidrographic basin of Guaíba lake, State of Rio Grande do Sul, Brazil]. Revista Brasileira de Ornitologia 14(2): 101-115 [Portugala kun angla resumo]. PDf plena teksto
- BirdLife International (2011). Anas andium. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2011.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo.
- Carboneras, Carles (1992): 77. Speckled Teal. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (eds.): Handbook of Birds of the World (Vol.1: Ostrich to Ducks): 603, plate 45. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
- Johnson, Kevin P. & Sorenson, Michael D. (1999): Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence. Auk 116(3): 792–805. DjVu plena teksto PDF plena teksto
- Van Remsen (2008) Treat Anas andium as a separate species from Anas flavirostris. South American Classification Committee. Konsultita 27-04-2008
|